top of page

Camarón de la Isla kantas per stilo martinete.

     La toná estas la plej antikva cigan-flamenka kantaĵo kaj ĉiuj ili devenas el ĝi.  Post la toná aperis la carcelera, kiu kantas karcerajn temojn kaj la martinete, kantita de forĝistoj dum la laboro.  Ni ne forgesu, ke forĝo rekte rilatas al ĉevaloj, besto ligita al la cigana kulturo. Du teorioj ekzistas pri la deveno de la nomo martinete.  Oni asertas, ke la nomo devenas de la samnoma grandega martelo kiu bezonis du homoj por labori per ĝi.  Laŭ aliuloj, la vorto martinete devenas el la balgo-bloviloj uzitaj en la forĝejo, kiu ankaŭ havas tiun nomon.

 

     Kiel  dirite, martinete estas la tipa kantaĵo ludita en la forĝejoj, ne dum la laboro, sed dum la ripozo aŭ dum la atendo ĝis la malvarmigo de la materialo.  Pro tio, ofte, la kantaĵoj  komenciĝas per 
onomatopeo trank, trank, tio similas al la marteladoj de la forĝistoj sur la amboso.  Do, la martinete estas kuraĝa kanto, ĉar ĝi estas akompanata de neniu muzikilo, nur de konstanta martel-frapado.

     Oni diras ankaŭ, ke martinete reale estas improvizita kantaĵo, pro la fakto, ke ne estas necesa muzikila akompanado, tiel, la kantisto povas ludi laŭ sia propra volo.  Tamen, normale la teksto de martinete estas formata de kvar ok-silabaj versoj, kiuj ne ripetiĝas se temas pri martinete  natural kaj  kun  ripeto  de  verso(j)  se temas  pri  martinete redoblado. En la unua konkurso pri flamenka kantado, okazinta en Granado en la jaro  1922,  ĉiuj  kantistoj  devis  ludi  martinete, tiel, depost  ĉi tiu altranga agnosko ĝi aperas en la repertuaro de la plej gravaj flamenkaj kantistoj.

bottom of page