Sciate, ke VENTO estas aerfluo kiu, inter aliaj aferoj, utilas por flirtigi flagon. Kaj V.E.N.T.O. estas ankaŭ la akronimo de Veksilologia EsperaNtista Tutmonda Organizo. Temas pri la faka asocio de la E-movado kie renkontiĝas veksilologoj, tio estas: flag-amantoj. Fine, VENTO estas ankaŭ la revuo eldonita en esperanto por pritrakti veksilologiajn aferojn. Ĝi aperas ne-regule, kvankam la deziro de la eldonantoj estas plioftigi la aperon de la la sola revuo kiu, en esperanto, parolas pri flagoj. Jen ĉiuj numeroj ĝis nun aperintaj kaj, kompreneble, se vi ŝatas ĉi tiujn aferojn, ne hezitu kontakti kun ni
VENTO n-ro 1 Decembro 2018
VENTO n-ro 2
Marto 2019
VENTO n-ro 3
Julio 2019
VENTO n-ro 4
Decembro 2019
VENTO n-ro 5
Aprilo 2020
VENTO n-ro 6
Aŭgusto 2020
VENTO n-ro 7
Decembro 2020
VENTO n-ro 8
Aprilo 2021
VENTO n-ro 9
Aŭgusto 2021
VENTO n-ro 10
Decembro 2021
VENTO n-ro 11
Aŭgusto 2022