Andaluzio estis koloniita de popoloj venintaj el foraj regionoj ĉe la Mediteranea maro. Dum la 4-a jarcento a.K., fenicoj de la libana urbo Tiro fondis la urbojn Malaka, Gadir kaj Sexi, tio estas, la nuntempaj Malago, Kadizo kaj Almunjekar'. Tuj poste estis la nordafrikaj kartaganoj kiuj ankaŭ atingis la sudon de la Iberan Duoninsulon. Specialaj paĝoj en la tiutempa historio de Andaluzio plenigis la tarŝiŝa civilizacio, menciita eĉ sur la Biblio. Tarŝiŝanoj loĝis en la plej okcidenta parto de Andaluzio dum la historia epoko de la metoloj, kaj ili bonrilatis kun fenicoj kaj kartaganoj, ĝis ties malapero dum la 5-a jarcento a.K.
Heredintoj de Tarŝiŝo estis la turdetanoj, ibera popolo kiu vidis la alvenon de la romianoj en Andaluzion fine de la 3-a jarcento a.K. Aliaj iberaj popoloj loĝantaj en Andaluzio estis la bastetanoj kaj la oretanoj. En tiu epoko Andaluzio estis konsiderata la fino de la ĝis tiam konata mondo, tie kiu situis la kolonoj starigitaj de la greka heroo Heraklo.
Tarŝiŝa ornamaĵo sur mapo reprezentanta verd-kolore la lokojn kie disvolviĝis la tarŝiŝa civilizacio
Laŭ la mita rakonto Heraklo devis apartigi la kontinentojn afrikan kaj eŭropan. Post tiu laboro, li starigis kolonon sur ĉiu kontinento. La eŭropa kolono situis sur Andaluzio.
Romo kaj Kartago batalis en Andaluzio dum la 3-a jarcento a.K. Tiam, post la venko de la romianoj, ili okupis la tutan Iberan Duoninsulon. La plej granda parto de Andaluzio kaj la sudo de Portugalio fariĝis la provinco Betika. Okazis tiam la romanigo de la teritorio, dank' al la kulturo, la lingvo, la ekonomio kaj la politika organizado de la Roma metropolo. Floris urboj kiel Corduba, Gades, Malaca, Iliberris, Hispalis, Italica ktp. La betika provinco provizis Romon je oleo, vino, cerealoj kaj mineraloj. Andaluzio ankaŭ donis al la metropolo gravajn politikajn kaj filozofajn figurojn, ekzemple:
-
Trajano (53-117 p.K.) imperiestro de la jaro 98 ĝis 117. Li naskiĝis en la andaluzia urbo Italiko.
-
Hadriano (76-138 p.K.) imperiestro de la jaro 117 ĝis 138. Li eble naskiĝis en Romo, tamen lia familio venis el la urbo Italiko.
-
Seneko (55 a.K - 39 p.K.) Grava filozofo kiu naskiĝis en Corduba (nuntempe Kordovo).
-
Lukano (39 - 65 p.K.) Romia poeto naskiĝinta en Corduba.
Post la defalo de la Romia Imperio kaj la invado de barbaraj popoloj komence de la 5-a jarcento p.K., komenciĝis nova etapo en la historio de Andaluzio. Fine estis visigotoj tiuj, kiuj okupis la tutan Iberan Duoninsulon, do ankaŭ Andaluzion. Tiutempa grava kultura figuro estis Sankta Isidoro de Sevilo.
En la jaro 711 okazis unu el la plej gravaj momentoj en la historio de Andaluzio, en tiu jaro, islamanoj el la nordo de Afriko transiris la Gibraltaran Markolon kaj alvenis en Andaluzion. Araboj okupis Andaluzion, kiu ricevis la nomon Al-Andaluso. Tiuj armeoj dependis de la kalifejo de Damasko en Sirio, tamen en la jaro 912 islamanoj de Al-Andaluso kreis sian propran regno-landon, la Kalifejon de Kordovo. En ĉi tiu andaluzia urbo stariĝis imponaj monumentoj, kiel la Moskeo de Kordovo kaj la kalif-urbo Medina-Azaharo.
Tamen, post la 9-a jarcento, la kristanaj regnolandoj en la nordo de la duoninsulo ekluktis kontraŭ la araboj kaj iom post iom, tiuj komencis konkeri teritoriojn. Krome, internaj luktoj provokis la malaperon de la kordova kalifejo en la jaro 1031, kaj la posta apero de multnombraj malgrandaj arabaj regnolandoj, temas pri la tajfaj regnoj, unu el la plej gravaj estis tiu de Sevilo kie regis fine de la 11-a jarcento la poeta reĝo Al-Mutamid. En tiuj jaroj okazis invado de nordafrikaj islamanoj, unue la almoravidoj kaj poste la almohadoj, kiuj celis unuigi la tajfajn islamajn regnojn.
.
Araba palaco Alhambro en Granado
Pentraĵo reprezentanta la kapitulacon de Boabdilo, la lasta araba reĝo de Granado, antaŭ la katolikaj gereĝoj, Elizabeto kaj Ferdinando, en la jaro 1492
En la jaro 1212 okazis grava batalo inter arabaj kaj kristanaj armeoj en la jaena loko Navas de Tolosa. Kristanoj venkis kaj post tiu momento la trupoj de la Kastilia regno komencis konkeri la lastajn al-andalusajn regnolandojn. La urbo Kordovo estas konkerita en la jaro 1236, Jaeno en 1246, Sevilo en 1248. La lasta islama regnolando sur Andaluzio estis tiu de Granado, kiu fine estas konkerita de la katolikaj gereĝoj en la jaro 1492. Feliĉe, ne ĉiuj arabaj restaĵoj malaperis, certe ĉiuj arabaj moskeoj fariĝis kristanaj katedraloj aŭ preĝejoj, tamen kelkaj monumentoj daŭre restis, kiel la impona Moskeo de Kordovo kaj la Giraldo, la alta turo de la eksa moskeo en Sevilo.
En la sama jaro kiam finiĝis la lasta islama regnolando en Andaluzio, alia grava historia evento okazis. Tiam, en la jaro 1492 forvelis el la haveno de Palos de la Frontera (Onubo) tri ŝipoj komanditaj de Kristoforo Kolumbo, kiuj en la monato oktobro atingis kontinenton, ĝis tiam ne-konata en la okcidenta mondo. La andaluziaj atlantikaj havenoj estis la deir-punkto kaj la celo de la komercaj rilatoj kun Ameriko, kaj la urbo Sevilo la ĉefurbo de tiuj komercaj transakcioj.
En la jaro 1570 okazis ribelo en la orienta parto de Andaluzio. Temis pri la ribelado de la Alpuharoj, tiam la idaro de tiuj islamanoj kiuj restis en tiu zono post la konkero de la Granada regno fare de Kastilio, ribelis por atingi respekto al sia kulturo, lingvo kaj viv-manieroj. Post du jaroj da lukto inter moriskoj kaj la kastilia armeo, la ribelado finiĝis kaj tio provokis forpelon de preskaŭ ĉiuj moriskoj en Andaluzio. Tiuj kiuj ankoraŭ restis estis devigitaj adopti la kristanan religion kaj paroli la hispanan lingvon.
Dum la sekvantaj jarcentoj en Andaluzio abundis grandegaj bienoj produktantaj ĉefe cerealojn, oliv-oleon kaj vinon, kies posedantoj estis nobeloj kiuj ne loĝis en la lando. Eĉ la riĉaj produktoj kiuj alvenis en Hispanion tra la andaluziaj havenoj lasis en Andaluzio neniun mon-profiton. En la 18-a jarcento, okaze de la ekigo de la Borbona dinastio en Hispanio, la novaj aŭtoritatuloj klopodis reformi la komercon kun Ameriko, tiel la centra pukto de la komerco kun la nova kontinento translokiĝis de Sevilo en Kadizon. Tamen, iom post iom la komerco kun Ameriko atingis malpli grandajn proporciojn, krome kiam novaj industrioj establis sin en Hispanio neniu el ili faris tion en Andaluzio.
Pentraĵo reprezentanta la eliron de la haveno de Palos de la Frontera (Onubo) de Kristoforo Kolumbo kaj la ŝipanaroj kiuj atingis novan kontinenton en la jaro 1492
Brita kvartalo en la urbo Onubo
Komence de la 19-a jarcento la Napoleonaj armeoj invdis la Iberan Duoninsulon. Nur la urbo Kadizo rezistis kontraŭ la francaj trupoj. Dum tiuj jaroj, ĝuste en 1812, reprezentantoj de ĉiuj hispanaj provincoj kaj ankaŭ de la amerikaj teritorioj aprobis en Kadizo la unuan politikan konstitucion de Hispanio. Post la sendependiĝo de la novaj amerikaj ŝtatoj kaj la internaj luktoj en Hispanio la ekonomio tute ruiniĝis, do la hispana administracio devis vendi la riĉajn minejojn de la provinco Onubo al britaj kapitalistoj. En la urbon venis britaj inĝenieroj kaj laboristoj kiuj konstruis novan brit-aspektan kvartalon en la urbo Onubo.
La komenco de la 20-a jarcento estis esper-plena por Andaluzio. Oni starigis la unuajn fabrikojn, ĉefe en la provinco Malago. Same, Iberoamerika Ekspozicio okazis en Sevilo en la jaro 1929 kaj tio alvenigis multnombrajn turistojn en la urbon. Tamen, ĉio finiĝis en la jaro 1936, kiam ekspluatis civila milito en Hispanio.
Junaj elmigrantoj eliras el la stacidomo de la urbo Jaeno
Post la milito la ekonomio en Andaluzio plimalboniĝis. Tio devigis multajn andaluzojn elmigri en aliajn landojn de Eŭropo -ĉefe en Germanion kaj Francion- kaj ankaŭ en aliajn hispanajn regionojn, laŭ kalkuloj pli ol unu miliono da andaluzoj elmigris en Katalunion, kiu preskaŭ fariĝis la 9-a andaluzia provinco. Post la morto de la generalo Franco kaj la ekigo de nova demokratia politika reĝimo en Hispanio dank' al la aprobo de nova konstitucio en la jaro 1978, oni certigis la rajton mem-regadi al komunumoj en Hispanio. Tiel, en la jaro 1981 oni aprobis aŭtonoma statuton por Andaluzio. Post tiu jaro Andaluzio ricevis novajn ekonomiajn kaj sociajn impulsojn, ekzemple, en la jaro 1992 okazis en Sevilo Universala Ekspozicio.
Nuntempe, Andaluzio estas lando kun 8.470.000 enloĝantoj, kies ĉefaj ekonomiaj rimedoj estas la turismo, ĉefe ĉe la mondfamaj plaĝoj de la Mediteranea Maro kaj la Atlantika Oceano; ankaŭ la agrikulturo kaj la ellaborado de terkulturaj produktoj, kiuj estas amase eksportatajn en aliajn regionojn de Hispanio kaj en la tutan Eŭropon.
Sun-flora kamparo en Andaluzio