top of page
lole02.jpg

     Nuntempe temas pri ofta afero aŭdi kaj legi pri la nova flamenko aŭ pri la tiel nomata, flamenko-fuzio. Tio estas, la kunfandiĝo de la pura flamenka arto kaj aliaj muzik-stiloj, kiel ĵazo, roko aŭ pop-muziko. Oni povas diri, ke eĉ estas pli facile trovi hodiaŭ flamenkajn kantistojn kiuj estas pli proksimaj al ĉi tiuj muzik-stiloj ol al tiu antikva flamenko nomita “profunda kantado”. Tamen, antaŭ kelkaj jardekoj, tiu nova flamenko tute ne ekzistis kaj eĉ la unuaj flamenkaj kantistoj kiuj kuraĝis fari tion estis forte kritikataj de la tiel nomataj flamenkaj puristoj. Tio verdire, okazas ne nur en la flamenka arto, sed ankaŭ en ĉiuj muzik-stiloj kiam iu decidis enkonduki novaĵojn.

 

     

     Sendube Manuel Molina kaj Dolores Montoya, pli konataj kiel Lole y Manuel, estis la unuaj flamenkaj artistoj kiuj kuraĝis kunfandi flamenkon kun aliaj muzik-stiloj. Ambaŭ naskiĝis ĉe familioj tute flamenkaj, sed kiel asertis Manuel mem … Kompreneble mi ne gitar-ludas kiel mia patro, nek Lole kantas kiel sia patrino, ĉar neniu el ili aŭskultis iam Janis Joplin aŭ Jimi Hendrix, ankaŭ ne la muzikon de Beatles, ni decidis renovigi nian propran muzikon kaj tiamaniere eltrovi nin mem.

     La tekstoj en la kantaĵoj de Lole kaj Manuel ne temas pri la tradiciaj sociaj aŭ priamaj problemoj, ofta temo en la flamenka kantado.  Ili kantas la vivon kaj ĉefe la esencon de la andaluzia popolo.  Kiel duopo ili komencis ludi en la jaro 1973, kvankam  unuamomente  ĉiuj muzik-kompanioj rifuzis la proponon surbendigi diskon, ĉiuj opiniis, ke tiu paro havus nenian estontecon en la muzika mondo.

     Malgraŭ tio, la unua disko de Lole kaj Manuel aperis en la jaro 1975, temis pri “Nuevo Día” (Nova Tago), kaj kvankam nenian reklam-kampanion oni organizis, la disko estis tre bone akceptita en la merkato kaj fine ĝi fariĝis furoraĵo.  En la jaro 1976 ili surbendigis la diskon “Pasaje del Agua” (Pasejo de l’akvo), ene de ĝi aperas arabaj ritmoj, kvankam ankaŭ oni povas distingi ankaŭ ritmojn pure flamenkajn, tiel tangojn, alegriojn, buleriojn…  Nur unu jaro poste, en 1977, aperas la disko “Lole y Manuel”, tiam ili decidis halti tiun frenezan karieron kaj ili komencis tri-jaran paŭzon, koincide al la naskiĝ deo Alba, filino de Lole kaj Manuel.

    En la jaro 1980 aperas “Al Alba con Alegria” omaĝe al Alba, la eta infano de la paro.  En 1984 ili surbendigis novan diskon “Casta” (Kasto), post ĉi tiu laboro ili decidis finigi sian muzikan karieron kaj ankaŭ sian am-rilaton.  En la jaro 1992 ili decidis rekomenci sian muzikan karieron per disko surbendigita apud la Londona Simfonia Orkestro, temas pri “Lole y Manuel cantan a Manuel de Falla”, tamen la disko ne sukcesis.  Du finaj laboroj “Alba Molina” en la jaro 1994 kaj “Una Voz y Una Guitarra” (Voĉo kaj Gitaro) metis finan punkton al la komuna muzika kariero de Lole kaj Manuel.

     Lole daŭrigis sian laboron kiel solista kantisto, bedaŭrinde Manuel Molina forpasis 67-jaraĝa en la jaro 2015.  Kvankam unuamomente, la flamenkaj puristoj kritikis kian ajn muzikan renovigon ĉe la flamenka arto, Lole kaj Manuel verkis unu el la plej belajn paĝojn en la historio de tiu antikva arto.  Ili malfermis novan vojon, hodiaŭ ĉies akceptata: naturo, suno, lumo, koloro…  estis  oftaj  elementoj en en siaj kantoj.  Tamen, la plej granda sukceso de Lole kaj Manuel estis la fakto, ke ili sukcesis malfermi la pordojn de la flamenka arto al multaj homoj, ĉefe al gejunuloj.

youtube.png
bottom of page