La flago de Andaluzio konsistas el tri horizontalaj bendoj el kiuj la centra estas blanka kaj la aliaj du verdaj. Centre aperas la blazono de Andaluzio, kiu havas alton de du kvinonoj el la larĝo de la flago.
La aŭtoro de la flago estis la andaluzia politikisto kaj esperantisto Blas Infante, konsiderata de la Andaluzia Parlamento kiel "Patro de la Andaluzia Nacio". Kvankam ĝenerale oni asertas, ke la flago de Andaluzio estis aprobata, laŭ propono de Blas Infante en la Andaluzia Asembleo de Arundo (Ronda) en la jaro 1918, verdire neniu mencio aperas pri la flago sur la aktoj de tiu renkontiĝo. La unuaj mencioj pri la blanka-kaj-verda flago aperis sur la revuo "Andalucía" fine de la jaro 1919, kaj kvankam oni diskonigis ĉi tiun simbolon ĉe andaluziaj naciismaj etosoj dum la 20-jaroj, verdire ĝi estis amase diskonigita en Andaluzio dum la hispana respubliko post la jaro 1931. La montrado kaj uzado de la flago estis tute malpermesita dum la politika reĝimo de la generalo Franco (1939-1975). La montrado kaj uzado de la andaluzia flago denove oftiĝis post la jaro 1975, ĝis kiam la simbolo estis definitive adoptita kiel andaluzia flago de la Parlamento de Andaluzio.
Kiel dirite, la aŭtoro de la flago estis Blas Infante kiu baziĝis sur la tradiciaj koloroj uzitaj de la islamaj armeoj en Al-Andaluso. La signifo de la verda kaj blanka koloroj aperas same sur la andaluzia himno, kiam oni aludas ĉi tiujn kolorojn kun la jena signifo:
-
Blanka: Paco
-
Verda: Espero
Himno de Andaluzio
La standardo blanka kaj verda
venas re post militjarcentoj
por diradi pacon, esperon
sub la sun’ de nia tero.
Andaluzoj, ekstariĝu
teron kaj liberon petu ja
estu per Andaluzi’ liberaj
Hispana land’ kaj la Homar’.
Ni andaluzoj volas
esti re kio ni estis
homoj lumaj kiuj al homoj
homajn animojn oferis.
Andaluzoj, ekstariĝu
teron kaj liberon petu ja
estu per Andaluzi’ liberaj
Hispana land’ kaj la Homar’.
Himno de Andalucía
La bandera blanca y verde
vuelve, tras siglos de guerra,
a decir paz y esperanza,
bajo el sol de nuestra tierra.
¡Andaluces, levantaos!
¡Pedid tierra y libertad!
¡Sea por Andalucía libre,
España y la humanidad!
Los andaluces queremos
volver a ser lo que fuimos
hombres de luz que a los hombres,
alma de hombres les dimos.
¡Andaluces, levantaos!
¡Pedid tierra y libertad!
¡Sea por Andalucía libre,
España y la humanidad!
La himno de Andaluzio estis verkita de Blas Infante, kiu adaptis la tradician kantaĵon "Santo Dios", kantita ofte de la terkulturistoj dum rikolto en la kamparoj de la vilaĝo Cantillana (Sevilo). Komponisto estis José del Castillo Díaz, kiu adaptis kaj harmoniigis la melodion. Li estis direktoro de la Municipa Muzikbando de Sevilo kaj li prezentis la himnon en Sevilo la 10-an de julio 1936.
La traduko en esperanton de la andaluzia himno, kies tradukanto estis la malaga esperantisto Rikardo F. Albert Reyna, estas jena:
La blazono de Andaluzio enhavas bildon de Heraklo inter du leonoj kaj kolonoj. Piednote aperas la devizo "Andalucía por sí, para España y la Humanidad" (Andaluzio per si, por Hispanio kaj la Homaro) sur la koloroj verda kaj blanka de la flago de Andaluzio. Super la kolonoj aperas mencio pri Heraklo en la latina lingvo kiel "Dominator Hercules Fundator" (Reganto Heraklo Fondanto).
La blazono rakontas epizodon de la deka laboro de la mita heroo Heraklo. Inter Libio (nordo de Afriko) Iberio (sudo de Eŭropo), li starigis du kolonojn kiam li apartigis ambaŭ kontinentojn. Sur la blazono, krom la kolonoj, aperas ankaŭ du leonoj kiuj, venkitaj akceptas la povon de la mita heroo.
La blazono, desegnita de Blas Infante, estis aprobita de la Asembleo de Arundo en la jaro 1918. La blazono baziĝas kaj preskaŭ tute similas al tiu de la urbo Kadizo.
Andaluzia flago flirtanta ĉe placo en Sevilo
Blazono de Andaluzio
(voĉa versio)
(orkestra versio)