top of page

Don Antonio Chacón 

1869-1929

youtube.png

   Ni vidis ofte ĉi tiun bildon okaze de antikvaj filmoj: ĵus naskita bebo aperas ĉe la pordo de la hejmo de humila familio.  Malgraŭ la malfacilaj ekonomiaj cirkonstancoj, la familio decidas ackepti kaj prizorgi la infanon. Nu, ĉi tio mem okazis la 16-an de majo de la jaro 1869 en Jerezo, ĝuste antaŭ la pordo de la domo de la ŝuisto Antonio Chacón Rodríguez kaj lia edzino María García Sánchez,  ĉe la strato Sol.  La novaj “gepatroj” akceptis lin kaj decidis nomi lin kiel la akceptanta patro: Antonio Chacón.

La urbo Jerezo estas la lulilo de la flamenka arto, do, la infano aŭdis konstante flamenkajn kantaĵojn kaj jam apenaŭ 12-jaraĝa kantis okaze de bapto-festoj en sia urbo.  Tiuj unuaj “sukcesoj” igis lin ludi ĉe malgranda teatro, kvankam tiam li ne tro multe sukcesis.  Malgraŭ tio li decidis ludi profesie kiel flamenka kantisto kaj tiel, kune kun la fratoj Molina (gitar-ludisto kaj dancisto), li partoprenis en flamenka turneo tra la provincoj Kadizo, Sevilo, Badahozo kaj Onubo. 

     En la jaro 1886, apenaŭ 17-jaraĝa, li kantis antaŭ la granda Enrique el Mellizo, pri kiu ni parolis pasint-numere.  La tiama majstro diris pri Antonio Chacón: “iufoje li estos konata kiel la Papo de la Flamenka Kantado”.   Ekde tiu tago kaj dum multaj jaroj ene de la flamenka mondo, la kantado estus konkuro inter Enrique el Mellizo kaj  Antonio Chacón.  Tiu tago naskiĝis nova kantisto kiu ludis en la plej prestiĝaj teatroj tra la tuta Andaluzio.

     Dum tiuj jaroj la plej sukcesa organizanto de flamenkaj spektakloj estis Silverio Franconetti, iama kantisto.  Li dungis Antonio Chacón kaj dum 8 monatoj, tagon post tago, li ludis ĉe Silverio.  Kiam li finis la propra Silverio devis denove ekkanti por certigi iamaniere la ĉeeston de la klientoj, kiuj tute ne ŝatis la foriron de Antonio Chacón.  En la jaro 1889 li ekturneis tra la tuta Hispanio jam konsiderata kiel unu el la plej grandaj flamenkaj kantistoj.  Li estis eleganta, eĉ majesta, pro tio li estis nomata ĉiam “Don Antonio”, sendube li estis la unua flamenka kantisto kiu estis nomata “sinjoro”, ni memoru, ke ĉiuj ili naskiĝis en humilegaj familioj kaj kantis antaŭ mon-hava aŭ eĉ nobela publiko.

En Madrido li ludis ĝis la jaro 1914, dum tiuj jaroj nobeloj kaj burĝuloj ĉeestis la teatrojn por aŭskulti la jerezan majstron aŭ eĉ invitis lin al siaj hejmoj por organizi privatajn flamenkajn spektaklojn, la tiel nomataj “juergas flamencas”.  En 1914 li decidis vojaĝi en Amerikon kie li turneis tra kelkaj urboj, inter ili Bonaero kaj Montevideo.  En la jaro 1922, jam konsiderata kiel la plej granda vivanta flamenka kantisto, li prezidis la konkurson pri flamenka kantado en Granado, organizata de Manuel de Falla kaj Federico García Lorca.

 

     Don Antonio Chacón mortis en Madrido en la jaro 1929. Enhavantaj la kantadon de la majstro ankoraŭ restas kvindeko da gramofon-diskoj.  Kvankam apud li ĉiam troviĝis prestiĝaj gitarludistoj: inter ili Sabicas aŭ la majstro Montoya, li estos ĉiam konata pro sia kantado sen muzik-instrumentoj: seguiriyas, serranas, soleares, peteneras kaj tientos.  Same, pri li oni diras la esploristoj, ke li estas la patro de la flamenkaj stiloj malagueñas kaj granaínas.

bottom of page